de CPP Informa Oficejo
Esperanto versio
Read in English
La Komunista Partio de la Filipinoj (CPP) kondamnas la usonan registaron pro ekfunkciigi telekomunikfaciligajojn en Filipinoj por interkapti interrettrafikon kaj telefonvokojn kiel parto de ilia retajo de internacia inteligenca reto. La CPP kondamnas la regimon de Aquino pro senage observi kaj sajne permesi la usonajn informajn kaj defendajn agentejojn uzi la Filipinojn kiel auskultposton, kaj intence partopreni en spionaktivecoj kiuj rekte malobservas la filipinan suverenecon.
“La CPP kunigas kun la filipina popolo kaj esprimas indignon pro la spionaktivecoj kiujn efektivigas la usona registaro kaj aliancanaj registaroj, malobservante la filipinan suverenecon. La filipina popolo ne povas permesi al la eksterlandaj imperiismaj potencoj ke ili uzas Filipinojn kiel bazo por sia intervenismo kontrau aliaj sendependaj landoj,” aldonis CPP.
Estas tre versajne ke la kasauskultfaciligajoj ankau estas uzitaj de Usono por spioni la filipinan registaron, sammaniere kiel aperis ke Usono kontrolis la telefonparoladojn de la germana federacia kanceliero Angela Merkel kaj de aliaj statestroj. Kun tiela informo en la manoj de siaj spionagentejoj, usonaj oficistoj povas efike premi la gustajn butonojn por politiko kaj legoj kiuj servu usonan ekonomian, militistan kaj politikan intereson, atentigis la CPP.
Informo, publikigita antau kelkaj tagoj de la australia novajagentejo ABC, malkasas ke Usono ekfunkciigis kontrolinstalajojn en siaj diversaj ambasadejoj kaj konsulejaj oficejoj inter aliaj tiuj en Gakarto, Kuala Lumpur, Phnom Penh, Bangkok, Yangon, Manila, Hong Kong, Tajpeo, Shanghai kaj Pekino. Ci tiu informo estis bazita sur sekreta mapo kaj aliaj dokumentoj, kiuj sin trovas inter la stoko de informoj ellasita de Edward Snowden de la serviloj de ‘National Security Agency’ ce kiu li laboris kiel kontrakta dungito en la IT-sekcio.
La dokumentoj, unue eldonitaj antau unu semajno de la germana gazeto Der Spiegel, priskribas la ‘Stateroom’ programon, informkolektanta regulado kiu enhavas la subauskultadon de radio-, telekomuniko- kaj interreto trafiko, uzante aparaturo en usonaj, britaj, australiaj kaj kanadaj diplomataj oficejoj.
La CPP atentigis, ke “la rapida plivastigo de la usonaj ambasadejaj instalajoj en Manila versajne rilatas al la kreskinta kontrol- kaj aliaj spionaktivecoj kiuj estas entreprenitaj de la usona defend- kaj sekurecagentejoj en Filipinoj kaj aliaj landoj en la Azia-Pacifika regiono.”
“Estas nacia perfido ke Aquino kaj liaj oficistoj, same kiel aliaj marionetaj politikistoj rifuzas protesti kontrau la usona spionada programo kiu implikas la uzon de la Filipinoj por usona informserva kolektado,” diris la CPP.
“Estas granda honto ke la Aquina regimo silentas meze de la internacia tumulto kontrau la usona spionada programo,” diris la CPP. La CPP montris ke Malajzio, Indonezio kaj Cinio jam alvokis usonajn, australiajn kaj aliajn internaciajn misiojn kiuj sin okupas pri la spionada reto, por prirespondigi ilin pro iliaj agoj kiuj malobservas la suverenecon de tiuj landoj. La usona spionada programo estis emfaze kondamnita de Germanio, Francio, Brazilo, Meksiko kaj aliaj landoj.