de LUIS G. JALANDONI
Ĉefa Internacia Reprezentanto de NDFP
La Nacia Demokrata Fronto de Filipinoj (NDFP) forte kondamnas la areston de 18 membroj de HERRIRA fare de la Hispana Civila Gvardio je la 30-a de septembro 2013. HERRIRA estas la eŭska organizo kiu defendas la rajtojn de 600 eŭskaj revoluciaj politikaj malliberuloj en karceroj de la hispana kaj franca ŝtatoj. La eŭskaj politikaj malliberuloj estas liberec-batalantoj, kiuj subtenas la liberecon kaj sendependecon de la eŭska nacio.
HERRIRA estas konata organizo kiu malkaŝe kaj paceme agis por defendi la homajn rajtojn de politikaj malliberuloj kaj rifuĝintoj. La aresto de la 18 membroj de HERRIRA atencas la plej fundamentajn demokratajn rajtojn kaj liberecojn de la HERRIRA-anoj.
NDFP postulas, kune kun multaj demokratiaj organizaĵoj de la eŭska popolo kaj ties internaciaj amikoj, la tujan liberigon de la 18 HERRIRA-aj membroj.
NDFP esprimas ĝian solidarecon kun ili, iliaj familioj kaj kolegoj. Ni, en Filipinoj, ankaŭ luktas kontraŭ la subprema uson-apogita Aquino-reĝimo. Ni batalas por la libereco de pli ol 450 politikaj malliberuloj. La Aquino-reĝimo estas same kiel la nuna hispana registaro. Ĝi estas akuzata pri amasa koruptado, dum la filipina popolo amplekse suferas pro senlaboreco kaj malriĉeco meze de ĉiam plialtiĝantaj prezoj de bazaj varoj.
Ni esprimas nian firman subtenon al la nacia protestmanifestacio en Bilbao ĉisabate, 5 oktobro. Ni ripetas nian fortan solidarecon kun la heroa Eŭska popolo en ĝia daŭranta lukto por libereco kaj sendependeco.