ESPERANTO
de FORTUNATO MAGTANGGOL
Proparolanto, RCTU Sekcio Suda Tagalog
La Revolucia Konsilio de Sindikatoj – Nacia Demokratia Fronto de Filipinoj – Suda Tagalog (RCTU-NDFP-ST) laŭdas la laboristojn sub la Unyon ng Manggagawang Driver (Ŝoforo), Forklift Operator (Levĉareto-Veturilisto), ĉe Picker (UMDFP-IND) de Coca-Cola Bottlers Filipinoj, Inc Sta. Rosa Plant pro glora striko farita en majo 2013. La kolektiva agado direktita al la koro de la kapitalismaj interesoj denove provis ke laboristoj vere havas la decidan forton en produktado.
Proksimiĝante la realigon de la interkonsentmemorando ĉi oktobre, la RCTU-NDFP-ST memorigas kaj instigas la laboristojn ree sentime kontraŭbatali la plimalboniĝajn laborkondiĉojn sub la uson-Aquina reĝimo, repreni la strikarmilon kaj sekvi la revolucian vojon al veraj venkoj en la lukto por socio sen kapitalisma subpremo.
Je la 20a de majo 2013, post monatlongaj klopodoj intertrakti kun la transnacia Coca-Cola, laboristoj sub flago de UMDFP-IND decideme elportis sian koleron surstraten ekster la CCBPI-Sta. Rosa plant kaj deklaris strikon.
La membroj de la sindikato per strikvoĉdono decidis lanĉi strikon post kiam la Ministerio de Laboro kaj Laborebleco senhonte renversis la antaŭan decidon, eldonitan de Dole-regiono 4A peranto Tongzon, pri la laborista rajto je konformelekto.
La striko kiu daŭris tri tagojn kunigis la laboristojn de aliaj fabrikoj kaj aliaj sektoroj por alvoki al senpera konfirmo de la antaŭe eldonita decido de Tongzon.
Reprenante tiun kiu laŭleĝe estas sia posedo, la laboristoj paralizis la fabrikon kaj ĉesigis, dum tiu speciala momento, la ŝajne senfinan kapitalisman akiron de labora plusvaloro de la kapitalistoj. Dum tri tagoj, la strikantaj laboristoj, kun apogo de laboristoj el aliaj fabrikoj kaj sindikatoj, portempe renversis sian ekonomian kaj socian statuson – devigante la kapitaliston klinu kaj gardu la laboristaj alvokoj. Dum ĉi tiu aparta momento, la laboristoj fariĝis la mastroj, kaj la kapitalisto ilia sklavo.
Coca Cola perdis taksite pli ol 100 milionojn da pesoj dum la tri-taga striko, kiu postlasis ilin kun nenia alia elekto ol intertrakti kun la laboristoj inter alie pri la reguligo de la sindikatmembreco. Post 4 monatoj de intertraktado, je la 6a de oktobro, la kapitalistoj konsentis kun plene realigo de la memorando de akordo.
La glora striko de UMDFP-IND vere signifas nova disvolviĝo en la longtempa historio de subpremo de sindikatoj en la tuta regiono kaj eĉ en la tuta lando. La lukto por daŭra laboro, kiu estas de decida graveco por la laborista klaso, nun atingis pli altan nivelon, pro tio ke ni agis flank-al-flanke kaj decideme.
Kvankam la strikarmilo povas doni al la laboristoj ekonomian kaj politikan influon, oni ja devas konscii, ke la efiko estas nur kelktempa. Post mallonga eskapo de subpremo, ili denove prenas sian kutiman sintenon de salajro-sklavo en la produktado kaj denove ili vendas sian laborforton por malvalora almozo. Ili eble povis mildigi la gradon de kapitalisma ekspluatado per pli bonaj laborkondiĉoj, sed restas subjekto de ekspluatado por kontentigi la avarecon de la kapitalistoj por pligrandigi ilian kapitalon.
La sindikato RCTU-NDFP-ST alvokas ĉiujn laboristojn de Coca-Cola, same kiel aliajn laboristojn en aliaj entreprenoj, daŭrigi la lukton por pli bonaj laborkondiĉoj kaj por la rajto je unuiĝo, plivastigi la lukton de ekonomia al politika tereno kaj sin direkti al la kerna intereso de la kapitalistoj, ne nur per plifortigi la strikmovadon sed ĉefe per partopreni en la nacia demokratia revolucio, finonta ĉiujn formojn de kapitalisma subpremo.